Pramo Kazín
ČIRKAŬVIDAJ RIVERVETURADOJ SUR LA RIVERO BEROUNKA
Černošice Lipence
Vizitu dumvoje al Karlštejn la historian Berounka-valon de antikvaj Ĉeĥoj kaj ŝipveturu sub la legenda opidumo Kazín.
INSPIRO POR EKSKURSO
dum la trajnvojaĝo al Karlštejn kaj reen al Prago
Forvojaĝu el Praga ĉefstacio al Černošice kaj agrabligu sian vojon al la kastelo Karlštejn per ĉirkaŭvida veturo sur la ŝipo Kazi.
Vi povas atingi pramhaltejon Kazín per la trajno S7direkte Karlštejn, kiu forveturas el la ĉefstacio kaj el la stacio Smíchov ĉiuj maksimume 30 minutoj.
- Pramhaltejo Černošice troviĝas 2 minutojn piede de la trajnstacio Černošice.
- Pramhaltejo Mokropsy troviĝas 7 minutojn piede de la trajnstacio Černošice–Mokropsy
- Pramhaltejo Pláž estas en distanco 10 minutoj piede de la trajnstacio Černošice–Mokropsy

Malkovru la historion de mitaj Slavoj. Vojaĝu per la plej malnova pramo en Ĉeĥio, el la jaro 1158.
Vi veturos ĉirkaŭ opidumo de la Ĉeĥa princino Kazi. Ekkonu la lokon kie la fortegulo Bivoj venkis la apron.
Ekkonu belecojn de ĉirkaŭa naturo laŭ la rivero Berounka el šipa ferdeko.
Jam dum la regado de la reĝo Karolo la 4a en la 14a jarcento, Berounka estis akvovojo uzata komence ĉefe por transporti sabloŝtonajn blokojn al la konstruloko de Karola ponto kaj por flosigado, do lignotransporto por Prago.
Aktualajn informojn pri la pramo Kazín bonvolu serĉi ĉe Facebook
Ĉirkaŭvidaj riverveturadoj
Ĉiutaga horaro
Mokropsy | 09:40 | 11:50 12:40 (pauza) převozník obědvá |
12:40 | 14:40 | 16:40 |
Kazín | 09:45 | 12:45 | 14:45 | 16:45 | |
Mokropsy | 9:50 | 12:50 | 14:50 | 16:50 | |
Pláž | 10:20 | 13:20 | 15:20 | 17:20 | |
Mokropsy | 10:40 | 13:40 | 15:40 | 17:40 | |
Kazín | 10:45 | 13:45 | 15:45 | 17:45 | |
Mokropsy | 10:50 | 13:50 | 15:50 | 17:50 | |
Černošice | 11:10 | 14:10 | 16:10 | 18:10 | |
Lipence | 11:30 | 14:30 | 16:30 | 18:30 | |
Mokropsy | 11:40 | 14:40 | 16:40 | 18:40 |
Pramo
Ĉiutaga horaro
Mokropsy ☞ Kazín | 09:40 | 10:40 | 11:40 | 12:40 | 13:40 | 14:40 | 15:40 | 16:40 | 17:40 | 18:40 |
Kazín ☞ Mokropsy | 09:45 | 10:45 | 11:45 | 12:45 | 13:45 | 14:45 | 15:45 | 16:45 | 17:45 | 18:45 |
Ni forveturas dum bona vetero sen forta vento, ŝtormo, aŭ hajlo.
Prezlisto de ŝipveturoj
Veturkosto por ĉirkaŭvidaj ŝipveturoj
Plenkreskulo – 150 Kč (ĉeĥaj kronoj)
Infano / maljunulo ekde 70 jaroj – 70 Kč
Rabatita familia tarifo – 400 Kč (2 plenkreskuloj kaj 5 infanoj)
Bicikloj, beboĉaroj, infanoj ĝis 6 jaroj kaj hundoj senpage!
La bileto validas dum la tuta tago de la ekveturo. Se vi intencas reuzi ĉirkaŭvidan riverveturadon en la sama tago, petu ĉe la tramisto identigan bendon.
Profitu la privatan luprenon de la ŝipo
Luu la ŝipon Kazi por privataj veturadoj kun refreŝiĝo. Geedziĝaj, naskiĝtagaj, familiaj festenoj, firmaaj amuzvesperoj, ktp.
Inter la 8a kaj 10a horo kaj post la 19a horo La prezo estas 6 000 Kč inkluzive de la aldonvalora imposto por unu veturhoro.Bonvolu rezervi ĉe info@privozkazin.cz
Klerigaj ŝipveturadoj por lernejoj
Lernanto – 70 Kč (minimume 10 personoj)
50-minutaj veturadoj kun komentario je la 8:00 kaj 9:00 horoj. Rezervado estas necesa ĉe info@privozkazin.cz
La komenco de la veturo ĉiam ĉe la pramhaltejo Mokropsy
Tel: +420 734 204 306
Tramtrafiko estas naturafabla kaj ekologia
La pramitinero kaj ĝia trafiko estas aprobita kaj permesita de la Ŝtata ŝipadmnistrejo kaj de la entrepreno Povodí Berounky (Baseno de Berounka).
Itinero de la pramo Kazín


Renoviganto de ŝipveturadoj sur Berounka
Zdeněk Bergman
Pragapramisto
Aktualajn informojn pri la pramo Kazín bonvolu sekvi ĉe Facebook